EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azio kaj Oceanio - Oficiala Retejo de KAOEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia-Oceania Movado

Saluton, KAEManoj!

2016.11.05 21:50

esperanto Views:101035

Bonvenon al la nova retejo de KAEM.

Antaŭ kelkaj jaroj, Korea-flanka KAEM provis konstrui retejon por la Azia Movado. Tiam oni provis konstrui ion kompletan por gastigi la ĝeneralan movadon en Azio. Ni devis ‘Esperantigi’ la programaron per mano sen scio pri Esperanto. La rezulto estis vere malkontentiga, kaj nun ĝi estas tute forgesita kaj forlasita, dum kelkaj jaroj.

KAEM daŭre rolas kiel grava motoro de la Azia Movado, sed ne havas taŭgan retejon, kaj tio kaŭzas iom da malfacilaĵoj. Jen do estas nova retejo proponata, ĉi foje laŭ malsamaj principoj.

(1) Utiligo de bone funkcianta programaro – Tio estas WordPress. Oni-dire japana JEI estas nun renoviganta sian retejon per WordPress, ĉar ĝi ne nur estas tre bonkvalita programaro, sed ankaŭ estas jam Esperantigita!

(2) Fokusigo ĉefe al KAEM centraj agadoj, ne provante kovri plurajn movadojn, el diversaj lokoj de Azio. La retejo restu kiel ĉefa ilo por KAEM agado.

Kaj do jen estas la prova rezulto. La ĉefa menuo diras ĉion.

    Ĉefa Paĝo
    Raportoj/novaĵoj lastatempaj.
    Pri KAEM
    Oficialaj klarigoj pri KAEM, organizo/membraro/fonduso/enda agado
    Azia Movado
    Listo de eventoj en diversaj landoj laŭ tempo-ordo por facila serĉo
    KAEM Bulteno
    Kompilo de perioda eldonaĵo
    Projektoj
    Klarigoj pri projektoj
    Ricevi peton de kandidataj agadoj pri ajna projekto
    Opinioj
    Forumo por liberaj opinioj

Ni esperas, ke KAEManoj ŝatus ĝin. Se sufiĉe da konsento venas, mi oficiale provos forigi la malnovan/ne-funkciantan kaj instali la novan al “www.EsperantoAzia.Net”.

— Nomota, 2015-11-03.

No. Subject Author Date Views
29 El lastatempa kaj venontjara azia movado file esperanto 2019.10.14 17050
28 La 107a Esperanto-Kongreso de Japanio KAEM 2020.01.24 17313
27 Tago de Azio kaj Oceanio - kadre de “MondaFestʼ 2020” (26a junio 2020) esperanto 2020.06.19 18486
26 Memlingo - Lernilo por Aziaj lernantoj esperanto 2019.09.15 21284
25 Bulteno por aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto file esperanto 2019.03.06 23190
24 Aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso (ĝis la 9a de aprilo 2019) file esperanto 2019.02.21 28334
23 La la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (26a feb~8a mart 2019) esperanto 2018.12.21 28605
22 La 37a Komuna Seminario: 29a april ~ 3a maj, 2019, Da Nang, Vjetnamio esperanto 2018.11.17 38215
21 Aliĝilo al la 9-a Azia kongreso de Esperanto (aprile 2019) file esperanto 2018.08.19 44743
20 La 53a E-Sumoo finiĝis. enchjo 2018.07.15 47770
19 La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) (2017) esperanto 2017.07.13 89711
18 La 9-a Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (2019) esperanto 2017.07.01 92309
17 Novajxo de Azia Movado esperanto 2016.11.03 97794
16 Konsciza Raporto Pri la 8a Azia Kongreso esperanto 2016.11.24 99650
15 Nova afiŝo esperanto 2016.11.05 100165
14 Laŭtaga listo de programeroj de la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 100735
» Saluton, KAEManoj! esperanto 2016.11.05 101035
12 La 34a Komuna Seminario (Dec. 2~5a 2016) esperanto 2016.11.05 101848
11 Reteja aliĝo al la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 101912
10 Ni kune sukcesigu la 8an Azian Kongreson file esperanto 2016.11.05 102234