EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azio kaj Oceanio - Oficiala Retejo de KAOEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia-Oceania Movado

Tago de Azio kaj Oceanio

kadre de “MondaFestʼ 2020”

Vendrede 26an de Junio 2020
09:00 - 13:00 : UTC
18:00 - 22:00 : UTC+9 (ĉe mi en Japanio)

Virtuale per Zomo (Zoom) interrete

Nepre necesas anticipe aliĝi
Elŝutu Aliĝilon!
( MS-Word : Aligxilo.doc )
( PDF : Aligxilo.pdf )
Plenigu ĉiujn substrekitajn erojn de la aliĝilo kaj sendu retpoŝte ĝis la 25a de junio al acero@an.email.ne.jp aŭ al la peranto de via lando.
Kunlabore organizi!
Senpage partopreni!
Senrekompence kontribui!

Programo en UTC-horo (ĝisdatigata)

09:00 - 10:00:UTC Antaŭbabilado
10:00 - 10:10 Oficiala Malfermo
  • 10:00 Kanto/Muziko el Uzbekio
  • 10:05 Salutas La Estraranoj de KAOEM
10:10 - 11:50 Raportoj, Prelegoj kaj Junulara Forumo
  • 10:10 Raportoj pri la intaj, antaj kaj ontaj aktivecoj en landoj en Azio kaj Oceanio
  • 10:55 Kanto/Muziko el Indonezio
  • 11:00 Prelegoj de kelkaj aktivuloj en Azio kaj Oceanio
  • 11:30 Junulara Forumo — Azio kaj Oceanio: June kaj Kune —
    de junuloj el Filipinoj, Tajlando, Koreio, Vjetnamio, Ĉinio, Orienta Timoro, Indonezio, Aŭstralio, Japanio kaj espereble Israelo kaj Irano
11:50 - 12:00 Oficiala Fermo
  • 11:50 Kanto/Muziko el Koreio
  • 11:55 Salutas Estraranoj de UEA
12:00 - 13:00 Postbabilado