EsperantoAzia.Net
Esperanto Movado en Azio kaj Oceanio - Oficiala Retejo de KAOEM

Novaĵo

Novaĵo de Azia-Oceania Movado

La 8-a Azia Kongreso en Quanzhou kaj la 5a ISOA

AziaKongreso-ISOA710LA 8-A AZIA KONGRESO DE ESPERANTO
LA 5-A ILEI-SEMINARIO EN ORIENTA AZIO

3a-6a novembro 2016

8aAK-emblemo.jpg

Quanzhou situas en Fujian-provinco, suda Ĉinio. Ĝi fieras pri sia agrabla duontropika klimato, kaj alvenante al la urbo vi sentos ekzotikecon ne tipan por ĉina urbo. Ne senkiale, ĉar jen la komenca punkto de la mara itinero de la Silka Vojo. Malfermita kiel havenurbo dum la dinastio Tang (618-907), Quanzhou atingis sian apogeon dum la dinastioj Song (960-907) kaj Yuan (1279-1368).

Tiam ĉi tie loĝis eĉ hindoj, araboj kaj persoj. Ĝis nun funkcias moskeoj kaj eblas trovi spurojn de diversaj aliaj religioj. Iuj supozas, ke en Quanzhou loĝis Sindbado la Maristo, fama figuro el Mil kaj unu noktoj. Marco Polo notas la ŝajne arablingvan nomon de tiu ĉi urbo “Zayton”, kaj ĝin registras ankaŭ la islama vojaĝisto Ibn Battuta. Pro tia historia fono en Quanzhou ankoraŭ nun regas etoso de interkulturaj aventuroj. Venu do ĉi tien por ĝui tiun etoson, kaj tio helpos vin ricevi inspiron por la perspektivo de Esperanto en Azio!

La aventuroj de iamaj ŝipistoj similas al tiuj de nunaj retumantoj, kiuj virtuale navigas, ĉu ne?

 

Informilo ->  AziaKongreso-ISOA710

AziaKongreso-ISOA710.pdf



No. Subject Author Date Views
29 La 107a Esperanto-Kongreso de Japanio KAEM 2020.01.24 3186
28 El lastatempa kaj venontjara azia movado file esperanto 2019.10.14 3273
27 Tago de Azio kaj Oceanio - kadre de “MondaFestʼ 2020” (26a junio 2020) esperanto 2020.06.19 3642
26 Memlingo - Lernilo por Aziaj lernantoj esperanto 2019.09.15 4910
25 Bulteno por aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto file esperanto 2019.03.06 8316
24 La la 13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (26a feb~8a mart 2019) esperanto 2018.12.21 13484
23 Aliĝintoj al la 9-a Azia-Oceania Kongreso (ĝis la 9a de aprilo 2019) file esperanto 2019.02.21 13918
22 La 37a Komuna Seminario: 29a april ~ 3a maj, 2019, Da Nang, Vjetnamio esperanto 2018.11.17 23535
21 Aliĝilo al la 9-a Azia kongreso de Esperanto (aprile 2019) file esperanto 2018.08.19 30157
20 La 53a E-Sumoo finiĝis. enchjo 2018.07.15 36675
19 La 4a Sud-Azia Seminario (SAS-4) (2017) esperanto 2017.07.13 77963
18 La 9-a Azia Kongreso de Esperanto en Vjetnamio (2019) esperanto 2017.07.01 80722
17 Novajxo de Azia Movado esperanto 2016.11.03 85057
16 Nova afiŝo esperanto 2016.11.05 87359
15 Saluton, KAEManoj! esperanto 2016.11.05 88222
14 La 34a Komuna Seminario (Dec. 2~5a 2016) esperanto 2016.11.05 88509
13 Konsciza Raporto Pri la 8a Azia Kongreso esperanto 2016.11.24 88556
12 Laŭtaga listo de programeroj de la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 88560
11 Reteja aliĝo al la 8-a Azia Kongreso esperanto 2016.11.05 88760
10 Ni kune sukcesigu la 8an Azian Kongreson file esperanto 2016.11.05 88993