A-2: Partoprenigi necesajn homojn en Azian Kongreson, kiuj ne pagipovas la kotizojn ktp per la subvencio el Fondaĵo Azio de UEA.
Projekto B: Kunlaboro
B-1: Regule kunveni en ĉiu Universala Kongreso kaj Azia Kongreso.
B-2: Organizi fakkunsidojn pri Azio dum Universala Kongreso.
B-3: Eldoni “Esperanto en Azio”-n en januaro, aprilo, julio kaj oktobro ĉiun jaron kaj sendi tiujn al pli multaj homoj en la tuta Azio.
B-4: Kolekti mondonacon al Fondaĵo Azio de UEA por subteni la eldonon de “Esperanto en Azio”. Laŭlandaj tarifoj po unu homo estu jenaj aŭ pli: Japanoj・Israelanoj: 20 eŭroj, Koreoj: 10 eŭroj, Ĉinoj: 5 eŭroj, Aliaj azianoj: 2 eŭroj
B-5: Kolekti informojn pri movadoj diverslandaj por ke esperantistoj povu reciproke kunlabori por la azia movado.
B-6: Eldoni “Jarlibron de KAEM” ĉiun jaron.
B-7: Subteni projekton “Ĝemelaj Urboj” kaj helpi ĝemeliĝojn inter urboj kaj E-kluboj.
Projekto C: Rilate al UEA kaj ILEI
C-1: Aligi ne-aliĝintajn landajn asociojn al UEA.
C-2: Membrigi aziajn aktivulojn al UEA per Fondaĵo Azio de UEA. Ili ricevos ĝian organon “Esperanto” ĉiun monaton.
C-3: Membrigi junajn Esperantistojn en Azio al ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Ili regule ricevos “Juna amiko”-n.
C-4: Subvencii al la partoprenontoj de UK aŭ ILEI-konferenco pri kotizo aŭ vojaĝkosto laŭ bezono.
Projekto Ĉ: Edukado
Ĉ-1: Sendi Esperanto-instruistojn al bezonataj landoj.
Ĉ-2: Starigi TTT-ejon por instrui Esperanton en aziaj lingvoj.
Projekto D: Esperanto-libroj
D-1: Eldoni necesajn librojn.
D-2: Subvencii pri eldonoj de necesaj libroj.
D-3: Peri transdonon de libroj de donacantoj al kluboj, asocioj ks. Pagi sendkoston por tio.
D-4: Aĉeti Esperanto-lernolibrojn, vortarojn ktp al kluboj, asocioj.
Ĉu vi volas gajni subvencion? Skribu vian ideon ĉi sube.